La korao (kora') estas dumane pinĉita okcidentafrika harpoliuto.
Ĝi konsistas el 21 (origine el antilopaj) led- aŭ (hodiaŭ) nilonkordoj, kiuj estas streĉitaj al kalabasa korpo, kovrita per ledo. La voĉ-distanco estas iom pli ol tri oktavoj. Ĝi estas plej disvastiĝinta en la valo de rivero Gambio.
La origino de la instrumento estas nebula, ĝi estis uzata ĉefe en kortego, ĉe la regantaj socitavoloj kaj dum religiaj ceremonioj: oni akompanas kun ĝi rakontojn, poemojn, kantojn, adorantajn la patronojn.